Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 349 (2013-03-27)
[esperantic.org] Nitobe-simpozio en Rejkjaviko, Islando, 18-20 julio 2013

Simpozio pri Lingvoj kaj internaciigo en supera edukado: Ideologioj, praktikoj, alternativoj; Rejkjaviko, Islando, 18-20 julio 2013

La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (Roterdamo, Nederlando), kiu aŭspicias la revuon”Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado”, organizas de tempo al tempo por invititaj gastoj internaciajn simpoziojn pri aspektoj de lingvouzado kaj lingvopolitiko. Tiuj aranĝoj (nomataj Nitobe-simpozioj laŭ la konata japana funkciulo asociita kun la Ligo de Nacioj en la 1920aj jaroj) jam okazis en Prago (1996), Berlino (1999), Pekino (2004), Vilno (2005), kaj Tokio (2007). La simpozio en Tokio okazis ĉe la Universitato Sophia pri la temo “Al justa lingvopolitiko en Azio.”

Ni planas organizi Nitobe-simpozion en Rejkjaviko en julio 2013 kun la temo “Lingvoj kaj internaciigo en supera edukado: Ideologioj, praktikoj, alternativoj.”
La Simpozio konsistos el referaĵoj, prezentoj kaj podiaj diskutoj de fakuloj el la tuta mondo, kun aparta emfazo al la Nordiaj landoj kaj al instrulingvoj en supera edukado. La temo estos ligita al la antaŭvidata aperigo de libro redaktita de Anna Kristina Hultgren, Frans Gregersen, kaj Jacob Thøgersen, “La angla en nordiaj universitatoj: ideologio kaj praktiko” eldonota en la serio “Studoj pri mondaj lingvoproblemoj”.

La simpozio komenciĝos en la vespero de ĵaŭdo, 18 julio, kaj finiĝos en la frua posttagmezo de sabato, 20 julio, 2013.

Partopreno en la simpozio estas laŭ invito. Bonvolu kontakti Humphrey Tonkin per tonkin ĉe hartford.edu por ricevi pliajn informojn.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2026